Grand site de France (esperante Granda loko de Francio) estas oficiala franca marko, atribuita de ministerio pri Ekologio, daŭriva Evoluigo kaj Energio, kiu celas promocii bonan tenadon kaj valorigon de francaj klasitaj naturaj lokoj kun granda fameco kaj tre forta vizitado. Tiu reglamento estas integrita en Code de l’environnement ekde leĝo Grenelle 2 de la 12-a de julio 2010 enhavanta nacian engaĝo pri medio.
Kvankam oficialaj nomoj estas protektitaj per leĝo, kiu reglamentas ilian uzon, la nomo grand site de France estis tamen registrita en 2002 de la franca ministro (Roselyne Bachelot) kiel komerca marko ĉe INPI.
Tiu marko estas atribuata al loka organizaĵo komisiita pri konservado kaj valorigo por 6-jara renovigebla periodo, sed ĝi povas esti reprenita kaze de manko.
Reto de grandaj lokoj de Francio estas asocio, kiu arigas kaj organizaĵojn regantajn markitajn lokojn, kiuj solaj povas uzi la oficialan simbolon, kaj organizaĵojn agantajn por iutage meriti tiun markon.