Grand Tour

La bildo de Grand Tourist, kiel Francis Basset, ĉe Antikvaĵoj populariĝis; tie tiu altaro estis imagita de la pentristo Pompeo Batoni, 1778.

La esprimo "Grand Tour" [granTUR] (Granda Turneo) referencas al kutimo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj fari tradician veturadon tra Eŭropo entreprenite de ĉefe altklasaj junuloj eŭropaj (unue ĉefe britoj kaj germanoj, poste ankaŭ usonanoj) de sufiĉaj rimedoj kaj rango (tipe akompanitaj de ŝaperono aŭ fid-servisto, foje eĉ familiano) kiam ili atingas maturigan aĝon (ĉirkaŭ 21 jaraj, poste antaŭe). Ankaŭ junulinoj de simila rimedsufiĉo, aŭ eĉ tiuj de ajna sekso de pli malriĉa deveno kiuj povus trovi sponsoro, povis partopreni. Tiu kutimo — kiu floris el ĉirkaŭ 1660 ĝis la alveno de grand-skala fervoja transporto en la 1840-aj jaroj kaj estis asocia kun normiga itinero — utilis kiel eduka rito de maturiĝo. Tre ofte la itinero celis klasikajn ĉefurbojn kaj landojn de historia kaj kultura gravo, kiel Italio, poste ankaŭ Parizo, Svisio (pro la natura pejzaĝo), Grekio ktp.

Kvankam la Grand Tour estis dekomence asocia kun la Brita nobelaro (de tie la prefero por latinidaj franclingvaj esprimoj) kaj aliaj riĉaj altklasuloj, similaj veturoj estis farita ankaŭ de riĉaj junuloj de aliaj protestantaj nordeŭropaj landoj, kaj, el la dua duono de la 18a jarcento, ankaŭ de kelkaj nordamerikanoj, poste ankaŭ sudamerikanoj dum la 19.a jarcento, kaj el la dua duono de la 20-a jarcento ankaŭ de azianoj kaj de malaltklasuloj, kiuj veturis multe pli malriĉe kaj tre ofte profitis la okazon por serĉi labor- aŭ eduk-postenojn. Kompreneble tio estos tute alia kutimo, kiuj ne kongruas kun la klasika esprimo. Fakte la tradicio dekadencis laŭ la entuziasmo por nov-klasika kulturo vanuis, kaj pro la alveno de facile alirebla fervoja kaj vaporŝipa veturado — nome epoko en kiu Thomas Cook popularigis la novan esprimon "Cook's Tour" kiel amasturisma frapfrazo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne