Granda Kairo

Granda Kairo
metropola regiono [+]

LandoEgiptio

SituoKairo
- koordinatoj30° 3′ 0″ N, 31° 22′ 0″ O (mapo)30.0531.3667Koordinatoj: 30° 3′ 0″ N, 31° 22′ 0″ O (mapo) [+]

Loĝantaro21 381 869 [+] (1-a de julio 2021)

Granda Kairo (Tero)
Granda Kairo (Tero)
Distriktoj de la Kaira Metropola Regiono

Granda Kairo (Kairo)
Granda Kairo (Kairo)
DEC

Granda Kairo (Egiptio)
Granda Kairo (Egiptio)
DEC

Map
Granda Kairo
Vikimedia Komunejo:  Greater Cairo [+]
vdr

La Kaira metropola regiono, ankaŭ Granda Kairo (arabe القاهرة الكبرى, al-Qāhira al-Kubrā) estas la plej granda metropola regiono en Egiptio [1], la plej granda urba regiono en Afriko kaj la araba mondo kaj estas la 13-a plej granda metropola regiono en la mondo [2]. Ĝi konsistas el ĉiuj urbegoj en al-Qahira gubernio same kiel Gizo, Madinat al-Shaykh Zayed kaj Madinat as-Sadis min Uktubar en al-Jizah governorato kaj Shubra al-Khaimah kaj al-Ubur en al-Qalyubiyya governorato [3][4]. En 2020, la loĝantaro estas taksita je 19,3 milionoj da loĝantoj sur areo de 2 020 km². Tamen aliaj taksoj metas la loĝantaron ĉe pli ol 20 milionoj [5]. La loĝdenso por kvadrata kilometro estas preskaŭ 9 600 kaj estas unu el la plej altaj en la mondo. En kelkaj partoj de la metropola regiono ĝi estas eĉ pli ol 300 000 je kvadrata kilometro [6].

La Kairo metropola regiono estas senkompare la plej grava ekonomia centro en Egiptio kaj generas signifan parton de nacia produkto [7][8]. En la sama tempo, ĝi suferas de ekstreme alta loĝantara premo, ĝeneraligita malriĉeco en neformalaj setlejoj kaj aerpoluo. Por regi tiujn problemojn, la urbo plivastiĝas en la ĉirkaŭan dezerton, kie novaj antaŭurboj estas konstruitaj.

  1. Demographia World Urban Areas & Population Projections, Demographia, April 2009, http://www.demographia.com/db-worldua.pdf, retrieved 9 July 2009 
  2. R.L. Forstall, R.P. Greene, and J.B. Pick, "Which are the largest? Why published populations for major world urban areas vary so greatly" Arkivigite je 2010-05-31 per la retarkivo Wayback Machine, City Futures Conference, (University of Illinois at Chicago, July 2004) – Table 5 (p.34)
  3. (1982) Egypt - Greater Cairo Urban Development Project (English). Washington, D.C.: World Bank Group, p. 4.
  4. Sims, David. (2011) Understanding Cairo: The Logic of a City Out of Control (angle). Cairo and New York: American University in Cairo Press, p. 6–7.
  5. Cairo, Egypt Metro Area Population 1950-2023. Alirita 2023-02-25 .
  6. The Evolving Urban Form: Cairo, New Geography, 13 June 2012, http://www.newgeography.com/content/002901-the-evolving-urban-form-cairo, retrieved 9 Oct 2015 
  7. (2014) Steering the Metropolis: Metropolitan Governance for Sustainable Urban Development (angle). Inter-American Development Bank, p. 243. ISBN 978-1-59782-311-1.
  8. أقليم القاهرة الكبرى. Arkivita el la originalo je 14 April 2023. Alirita 2023-04-14 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne