Granda Oriento de Francio

Granda Oriento de Francio
Sigelo de Grand Orient de France
Sigelo de Grand Orient de France
Granda Loĝio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1773 vd
Geografia situo 48° 52′ 30″ N, 2° 20′ 37″ O (mapo)48.8749166666672.3435555555556Koordinatoj: 48° 52′ 30″ N, 2° 20′ 37″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Hôtel du Grand Orient de France
Situo Parizo
Granda Oriento de Francio (Parizo)
Granda Oriento de Francio (Parizo)
DEC
Map
Granda Oriento de Francio
Fondinto(j) Anne Charles Sigismond de Montmorency-Luxembourg vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio laŭ leĝo de 1901
vdr

Grand Orient de France (trad. Granda Oriento de Francio), GODF, GO, G∴O∴D∴F laŭ framasona tipografio, estas la plej malnova franca framasona organizaĵo kaj la plej granda en kontinenta Eŭropo. Ĝi estis fondita en 1773 per profunda transformo de la tiama Granda Loĝio de Francio, fondita la 24-an de junio 1738. Post abolo en 1877 de la devigo por ĝiaj membroj referenci al la ekzisto de Dio kaj la senmorteco de la animo, Grand Orient de France estas submetita al liberala kaj sendogma obeo. ĝi havas kiel principon la absolutan liberecon de konscienco, kaj ne trudas iun ajn kredon, parte religian al siaj membroj kaj tiel distingiĝas de la organizaĵoj de la angla branĉo, kiuj trudas kredon al iu Dio, respekton de la principoj de framasona reguleco, difinitaj de la Granda Loĝio de Anglio en 1929, same kiel sindeteno pri politiko kaj religio.

Suverena simbola potenco (ĝiaj membroj estas ankaŭ incitoj[N 1]), tamen, ĝi ja estas jura institucio regata laŭ la leĝo de 1901 kaj skribitaj reguloj, fondita laŭ la principo de la universala voĉdonrajto, kiu aplikigas en ĉiuj ĝiaj strukturoj. Ĝia moto : Libereco, Egaleco, Frateco kiun ĝi adoptis en 1848 sekvis ĝian historian evoluon kaj propravole estas ankaŭ tiu de la Franca Respubliko.
Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "N", sed la responda etikedo <references group="N"/> ne estis trovita; $2


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne