Granda Rumanio (rumane România Mare) rilatas al historia ŝtato ekzistinta inter 1919 kaj 1940 unuflanke kaj al politika koncepto aliflanke.[1] La historia ŝtato de Granda Rumanio estas ordinarlingve la reĝlando Rumanio en la periodo de 1919 ĝis 1940, kiam ĝi atingis sian plej grandan teritorian amplekson de 295 049 km². La politika koncepto de Granda Rumanio estas la unuigo de ĉiuj rumanlingvanoj en unu nacia ŝtato, precipe la uuiĝo de Rumanio kaj la nuntempa respubliko Moldavio.