Granda Disiganta Montaro (Great Dividing Range) | |
Orientaj Altaĵoj | |
montaro | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regionoj | 4
|
Plej alta punkto | Kosciuszko |
- alteco | 2 228 m s. m. |
- koordinatoj | 25° 00′ 00″ S 147° 00′ 00″ O / 25.00000 °S, 147.00000 °O (mapo) |
Longo | 3 500 km (2 174,8 mi), nordo-sudo |
![]() | |
Granda Disiganta Montaro (angle Great Dividing Range), aŭ Orientaj Altaĵoj (angle : Eastern Highlands), estas la plej granda montara sistemo de Aŭstralio kaj la tria plej longa en la mondo. La montaro etendiĝas tra pli ol 3 500 km ek de Dauan Island de la nordorienta pinto de Kvinslando, sekvante la tutan longon de la orienta marbordo tra Novsudkimrujo, tiam en Viktorion kaj turnante okcidenten, antaŭ finfine fadado en la centra ebenaĵo ĉe la Grampia Nacia Parko en okcidenta Viktorio. La larĝo de la montaro varias de proksimume 160 km ĝis pli ol 300 km [1]. La akra altitudo-pliiĝo inter la marborda malaltebenaĵo kaj la orientaj altaĵoj influis la klimaton de Aŭstralio, plejparte pro orografia precipitaĵo, kaj tiuj areoj de la plej alta altitudo prezentas imponan kanjonopejzaĝon [2].