Granda incendio de Londono

Detalo de pentraĵo de 1666 pri la granda incendio de Londono, fare de nekonata artisto. La verko bildigas la incendion laŭ ĝia verŝajna aspekto vespere la 4-an de septembro, el ŝipo lokita proksime al la turo Wharf. La turo de Londono videblas en la dekstra parto, dum la ponto de Londono troviĝas en la maldekstra parto. En la fono elstaras la katedralo Sankta Paŭlo, ĉirkaŭita de la plej altaj flamoj.

La granda incendio de Londono (anglalingve Great Fire of London) estis grava brulego, kiu detruis la centrajn kvartalojn de Londono en Anglio, ekde dimanĉo la 2-a de septembro ĝis merkredo la 5-a de septembro 1666. La incendio progrese etendiĝis al la tuta mezepoka kvartalo City, ene de la malnova, romia muro de Londono. Ĝi minacis sed finfine ne atingis la aristokratan kvartalon Westminster (hodiaŭan West End), la palacon Whitehall de Karlo la 2-a kaj plejmulton el la ĉirkaŭurbaj domaĉoj[1]. La fajro entute detruis 13 200 domojn, 87 paroĥajn preĝejojn, la katedralon Sankta Paŭlo, kaj multajn oficejojn de la City. La historiistoj taksis, ke la incendio detruis la hejmojn de 70 000 el la 80 000 loĝantoj de la City[2]. La nombro da mortintoj rilate al la incendio restas nekonata sed estis longtempe konsiderita kiel malgranda, ĉar nur malmultaj mortoj estis registritaj kaj agnoskitaj. Tiu hipotezo estis tamen freŝdate kontestita: en tiu periodo oni fakte neniam registris la mortojn de la malriĉulojmezklasuloj. Plie, la varmego de la fajro eble bruligis la viktimojn tiel multe, ke ili ne plu estis rekoneblaj.

La incendio ekis en la panvendejo de Thomas Farriner (aŭ Farynor) ĉe la strato Pudding Lane, iomete post noktomezo la 2-an de septembro, kaj ĝi rapide disvolviĝis. La uzo de la londonaj fajrobrigadoj kaj de la tiamaj teknikoj por kontraŭi fajron (ekzemple la kreado de fajrobariloj per la detruo de konstruaĵoj) estis grave prokrastitaj pro la longa hezitemo de la Lordo Urbestro de Londono, Sir Thomas Bloodworth. Kiam grandskalaj detruoj estis finfine ordonitaj dimanĉvespere, la eta fajro de la panvendejo estis jam aliformiĝinta en vastan, memsubtenantan incendion, kontraŭ kiu senutilis tiaj rimedoj. La fajro progresis norden dum la sekva tago, ĝis la historia koro de la City. Tumultoj plie aperis en la stratoj pro onidiroj rilate al suspektindaj, fajrokreintaj alilandanoj. La kolero kaj la angoro de la senhejmuloj koncentriĝis sur la francoj kaj la nederlandanoj, kiuj batalis kontraŭ Anglio en la tiama dua angla-nederlanda milito. Kelkaj enmigruloj el tiuj du landoj fariĝis la viktimoj de linĉadoj aŭ aliaj stratagresoj. Je mardo, la incendio jam kovris la plej grandan parton de la City, detruis la katedralon Sankta Paŭlo, transpasis la riveron Fleet kaj minacis la kortegon de Karlo la 2-a en Whitehall. Oni tiam kunordigis la strebojn de la fajrobrigadoj, kaj la fina venko kontraŭ la incendio ŝajne rezultis el du kialoj: la fortaj orientaj ventoj progrese haltis, kaj la soldataro de la turo de Londono uzis pulvon por krei efikajn fajrobarilojn, tiel haltigante la kurson de la fajro orienten.

La katastrofo kaŭzis kolosajn sociajn kaj ekonomiajn problemojn en la angla ĉefurbo. Karlo la 2-a forte apogis la kompletan evakuon de Londono al alia loko, ĉar li timis eblan ribelon en la urbo fare de la senhavaj rifuĝintoj. Malgraŭ pluraj sufiĉe drastaj proponoj, Londono estis finfine rekonstruita proksimume laŭ la sama stratplano, kiu ekzistis antaŭ la fajro[3].

  1. Porter, 69–80.
  2. Tinniswood, 4, 101.
  3. Reddaway, 27.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne