Granda pando | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Ailuropoda melanoleuca (David, 1869) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Granda pando[1] (Ailuropoda melanoleuca), aŭ ofte nomata pando estas specio de "veraj" ursedoj. Ĝi estas simbolo de World Wide Fund for Nature kaj kelkfoje tiu de specioprotekto. Ĝi ankaŭ nomatas bambumanĝanto.
En 1869 Armand David, pastro de Francio, alportis al la Okcidento la informon pri eltrovo de grandaj pandoj en Ĉinio, kio vekis atenton de la mondo. Kiel valora donaco de la ĉina registaro por aliaj landoj, grandaj pandoj semis amikecon inter diverslandaj popoloj. Tiu palearktisa specio estas rara besto en Ĉinio kaj ermite vivas en profunda valo kaj densa bambuaro ĉe la orienta fino de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, okcidenta Ĉinio. En la pasintaj dekoj da jaroj, pro ŝanĝiĝo de la natura medio kaj malvastiĝo de viv-tereno, ekzistas nur malpli ol 1000 grandaj pandoj en la mondo. Pri ilia nuna stato oni tre zorgas.