La granda trajnprirabo de 1963 (angle: The Great Train Robbery) estis sensacia prirabo de poŝttrajno en Britio nokte je la 8-a de aŭgusto 1963, dum kiu estis ŝtelitaj 2,6 milionoj da britaj pundoj. Ĝi okazis ĉe Ledburn en Buckinghamshire ĉe ponto Bridego Railway Bridge. (51° 52′ N 0° 40′ U / 51.867 °N, 0.667 °U (mapo)Koordinatoj: 51° 52′ N 0° 40′ U / 51.867 °N, 0.667 °U (mapo))
La plej granda parto de la ŝtelita mono ne estis retrovita. La granda trajnprirabo dum pli ol 40 jaroj restis la plej granda rabado (ĝis la rabado de deponejo Securitas de 2006 en Kent).
Ĉar la rabistoj uzis inteligenton kaj ne pafilojn aŭ grandan perforton, la publiko relative simpatie reagis al la rabado kaj multaj vidis en ĝi modernan robinhudaĵon.