Grandaj finnoj | |
---|---|
Enlanda nomo | Suuret suomalaiset (finne) |
Elsendado | |
Origina | decembro de 2004 kanalo YLE (Finnlando) |
Konkurso Grandaj finnoj (finne: Suuret suomalaiset) okazis en Finnlando en decembro de 2004. Ĝiaj modeloj estis respondaj programoj Unsere Besten (Germanio) kaj Great Britons (Britio). Rigardantoj kaj aŭskultantoj de YLE elektis en ĝi 100 la plej grandajn finnojn (finnoj en la senco "finnlandanoj", ne en la senco "etnaj finnoj"). Venkinto estis finna nacia heroo kaj unu el la fondintoj de Finnlando marŝalo Mannerheim.