Granulo estas
- en biologio kaj medicino, grajnetoforma elemento plantoscienca anatomia, histologia aŭ patologia;
- en farmacio, pilolo malpli peza ol kvin centigramoj (neuzinda esprimo por tio estas granolo);
- unuopa elemento de granula surfaco, ekz. ĉe orjuvelo (granuligo);
- malhela punkto sur la sun-surfaco, vidu sunmakulo;
- konvektaj ĉeloj sur la suno kaj aliaj fiksaj steloj, vidu granuligo (astronomio).
Post forta lezo de la haŭto de homo aŭ alia besto kun perdo de haŭta histo ekestas cikatro: la ekiĝinta spaco pleniĝas per granula histo pro sangokoaliĝo kaj poste anstataŭiĝas per kolagena haŭtaĵo, kiu pli kaj pli kuntiriĝas kaj resimiliĝas al la histo de antaŭ la vundiĝo.