Gravelines - prononco [ɡʁavəlin], jen france, origine nederlande respektive okcidentflandre Grevelingen - estas ĉemara komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord, en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 11 573 loĝantojn en la jaro 2012[1]. La loko estas konata pro sia atomcentralo, kiu estas la plej potenca en Francio.
- ↑ INSEE. Populations légales 2012 - 59273-Gravelines (france). Alirita 3-an de novembro 2015 .