Green Park

Green Park
Publika parko
parko [+]

LandoUnuiĝinta Reĝlando

SituoLondono
- koordinatoj51° 30′ 15″ N, 0° 8′ 37″ U (mapo)51.504166666667-0.14361111111111Koordinatoj: 51° 30′ 15″ N, 0° 8′ 37″ U (mapo) [+]
Akvokolektejo0,21 km² (21 ha) [+]
Areo0,21 km² (21 ha) [+]

Green Park (Vestminstero)
Green Park (Vestminstero)
DEC

Green Park (Centra Londono)
Green Park (Centra Londono)
DEC
Map
Green Park

Vikimedia Komunejo:  Green Park, London [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Green Park (oficiale angle The Green Park, signifante La Verda Parko) estas unu el la reĝaj parkoj en Londono. La parko kovras areon de 16 hektaroj [1] kaj formas gravan ligon inter Hyde Park (nordokcidente) kaj Sanktajakoba Parko (oriente). Kune kun Kensington Gardens, tiuj parkoj formas kvar-kilometran longan verdan strion en centra Londono, interrompitan nur per kelkaj stratoj.

Male al la najbaraj parkoj, Green Park havas neniujn konstruaĵojn, statuojn, fontanojnlagetojn. Ĝi konsistas tute el arbarkovritaj herbejoj. La parko estas limita en la sudo fare de Constitution Hill, en la oriento de Queen's Walk kaj en la nordo de Piccadilly. Ĝi renkontas St. James's Park ĉe la Queen Victoria Memorial kontraŭ la enirejo al Palaco Buckingham.

La plej proksima metrostacio estas samnoma, do Green Park.

La parko unue estis registrita en 1554, kiam Thomas Wyatt gvidis ribelon kontraŭ la geedziĝo de Maria la 1-a kun Filipo la 2-a de Hispanio. La historio de la parko devenas de la tempo de Henriko la 8-a. Longe ĝi estis ŝatata loko por dueloj de britaj aristokratoj. La parko estis barita en 1668 fare de Karlo la 2-a, kiu ankaŭ loĝigis cervojn kaj havis domon konstruita por la kontrolisto. La parko tiam estis konata kiel Upper St. James's Park, sed la nomo estis ŝanĝita al Green Park en 1746. La parko estis malfermita al la publiko en 1826 [2].

  1. The Green Park. The Royal Parks. Arkivita el la originalo je 7 July 2017. Alirita 2018-12-02 .
  2. Royal Parks website: The Green Park. Arkivita el la originalo je 7 July 2017. Alirita 5 May 2015 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne