Gregorio la 16-a | ||
---|---|---|
254-a papo de la katolika eklezio | ||
![]() | ||
Naskonomo | Bartolomeo Alberto Mauro Cappellari | |
Pontifiko | de 2-a de februaro 1831 | |
ĝis 1-a de junio 1846 | ||
Antaŭulo | Pio la 8-a | |
Sekvanto | Pio la 9-a | |
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-a de septembro 1765 en Belluno, Italio | |
Morto | 1-a de junio 1846 en Romo, Italio | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Lingvoj | latina lingvo • itala lingvo [#] | |
Subskribo ![]() | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Gregorio la 16-a, naskita la 16-an de septembro 1765 en Belluno kun la nomo Bartolommeo Alberto Cappellari, estis papo de la 5-a de februaro 1831 ĝis la 1-a de junio 1846, kiam li mortis en Romo. Li estis romualdano.
La konklavo por lia elekto daŭris sufiĉe longe; laŭ iuj 54 aŭ 64 tagojn; ĝi finiĝis la 2-an de februaro 1831. Antaŭ sia elekto Gregorio estis ne episkopo, sed monaĥeja abato (eklezie samranga al episkopo, sed ne al kardinalo). Li estis la lasta ne-episkopo, kiu estis elektita kiel papo.