La Moderna Greka Klerismo (en greka: Διαφωτισμός, Diafotismos, "lumigo") estis la greka esprimo por la epoko de Klerismo.
La greka klerismo ricevis impeton fare de riĉaj grekaj komercistoj en la plej gravaj grandurboj de la Otomana Regno. La plej gravaj centroj de greka lernado, lernejoj kaj universitatoj, estis situantaj en Ioannina, Ĥio, Smirno (İzmir) kaj Ayvalik.[1] La dissendo de klerismaj ideoj en grekan penson ankaŭ influis la evoluon de naciisma konscio. La publikigo de la gazeto Hermes o Logios apogis la ideojn de la klerismo. La celo de la gazeto estis avanci grekajn sciencon, filozofion kaj kulturon. Du el la ĉeffiguroj de la greka klerismo, Rigas Feraios kaj Adamantios Korais, instigis grekajn naciistojn por okupiĝi pri samtempulan politikan penson.[2]