Grekaj ciferoj

Grekaj ciferoj estas cifera sistemo por skribi nombrojn uzante literojn de la greka alfabeto. En moderna Grekio, ili estas ankoraŭ uzataj por vicordaj numeroj, en similaj okazoj en kiuj romaj ciferoj estas uzataj en multaj latinliteraj lingvoj. Normale, en Grekio, oni uzas por nombroj la t.n. arabajn ciferojn, kiuj estas kutimaj ankaŭ en Esperanto.

La sistemo estas kvazaŭ-dekuma kaj skribata per literoj de la greka alfabeto. Aparta litero estis asignita al ĉiu el la nombroj 1, 2, ... 8, 9, 10, 20, ... 80, 90, 100, 200, ... 800, 900. Por ricevi la valoron de nombro, oni adiciu la valorojn de ĉiuj signoj uzataj en la nombro.

Litero Valoro Litero Valoro Litero Valoro
αʹ 1 ιʹ 10 ρʹ 100
βʹ 2 κʹ 20 σʹ 200
γʹ 3 λʹ 30 τʹ 300
δʹ 4 μʹ 40 υʹ 400
εʹ 5 νʹ 50 φʹ 500
ϝʹ aŭ ϛʹ aŭ στʹ 6 ξʹ 60 χʹ 600
ζʹ 7 οʹ 70 ψʹ 700
ηʹ 8 πʹ 80 ωʹ 800
θʹ 9 ϟʹ 90 ϡʹ 900

La sistemo postulas 27 literojn, tiel la 24-litera greka alfabeto estis etendita per uzo de tri arkaikaj literoj: digamo ϝ, ankaŭ uzata estas stigmo ϛ aŭ, en novgreka lingvo, literkombino στ por 6, kuoppo ϟ por 90, kaj sampio ϡ por 900.[1]. Por distingi ciferojn de literoj ili estas sekvitaj per la κεραῖα (keraia) - insekta anteno), simbolo simila al akuta signo (Unikoda U+0374).

Por prezenti nombroj inter 1000 kaj 999999 la samaj literoj estas uzataj por miloj, dekoj da miloj, kaj centoj da miloj, kaj la maldekstra keraia (Unikoda U+0375, ‘greka suba numerala signo’) estas metata antaŭ litero uzata por miloj por distingi ĝin de la norma uzo.

Ekzemple:

  • 241 estas prezentita kiel σμαʹ (200 + 40 + 1)
  • 2008 estas prezentita kiel ͵βηʹ (2000 + 8)

En novgreka lingvo, majusklaj literoj estas kutime uzataj por nombroj, ekzemple Φίλιππος Βʹ = Filipo la 2-a (Makedonio).

  1. Ciferoj: Stigmo, Kuoppo, Sampio[rompita ligilo]

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne