Grenado (oficiale: Ŝtato de Grenado, angle State of Grenada [greNEJda]) estas insulo kaj suverena ŝtato en la Kariba Maro. Inter Sankta Vincento kaj Grenado estas longa ĉeno de etaj insuloj, nome Grenadinoj, kiuj apartenas la sudaj al Grenado kaj la nordaj al Sankta Vincento. Do la ŝtato Grenado konsistigas el la ĉefa insulo de tiu sama nomo kaj la sudaj insuletoj el la Grenadinoj.
Ĝi estas la deka plej malgranda lando en la mondo. La insularo situas en la Karibio norde de Trinidado kaj Tobago kaj sude de Grenadinoj. Grenado estas parto de la Alventaj Insuloj de la Malgrandaj Antiloj.
Grenado estas membro de la internacia organizo de AKP-Ŝtatoj (ACP-landoj en la angla).