Griko | |
dialekto | |
---|---|
Italiot Greek | |
Parolantoj | 20 000 |
Skribo | greka alfabeto |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | apul1237 |
Angla nomo | Griko |
Franca nomo | griko |
La griko estas nov-greka dialekto. Oni ankoraŭ parolas tiun dialekton en la suda parto de Italio (historia regiono "Magna Grecia", Granda Grekio). La grekoj nomas tiun lingvon Katoitaliótika (greke Κατωιταλιώτικα, "suda itala") aŭ Kalabrian dialekton.
La du malgrandaj grekaj komunumoj ankoraŭ nun parolantaj ĝin troviĝas en la regionoj de Kalabrio kaj Apulio en areo de Grecia Salentina. La salenta areo konsistas el 9 urbetoj "Grecìa Salentina". En Kalabrio oni nomas tiun areon "Bovesia".
La origino de tiu greka dialekto en Italio (laŭ iuj historiistoj) devenas de la epoko de la greka kolonio "Magna Grecia", Granda Grekio. Tiu itala dialekto tre similas al la greka-dorika dialekto. Dancado, kantoj, muzikaĵoj kaj poemoj en tiu dialekto estas famaj en Italio kaj Grekio.
Laŭ aliaj historiistoj, la griko devenas de la alveno de multaj bizancanoj en Salento kaj Kalabrio dum la Mezepoko, kaj plue aliaj historiistoj kredas ke ambaŭ teorioj ĝustas kaj kunfluis.
La itala parlamento rekonis tiun komunumon kiel "grekan komunumon de la Salento", kiel etnan lingvan grupon.