![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Marmota caligata (Eschscholtz, 1829) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Marmota caligata range[2]
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Griza marmoto (Marmota caligata) estas specio de marmoto trovebla en montaroj de nord-uesta Norda Ameriko. Preferataj areoj por grizaj marmotoj estas deklivoj ĉe arbarlimo kun abundaj herboj kaj forboj, kiujn ili povas manĝi, kaj rokoj, uzeblaj por rifuĝo.
Griza marmoto estas la plej granda sciuredo en Norda Ameriko. En Usono kaj Kanado la besto havas kromnomon "the whistler" ("fajfulo") pro fajfo, kiun marmotoj uzas por signali al membroj de sia kolonio pri eblaj danĝeroj. Alia ofte uzata kromnomo estas "whistle pig" ("fajfa porko"). Urbeto Whistler en Brita Kolumbio, Kanado originale havis nomon London Mountain, sed estis renomita post la marmotoj por igi ĝin pli plaĉa por turistoj.[3] La plej parencaj al griza marmoto estas specioj flavventra marmoto, olimpa marmoto kaj vankuvera marmoto, kvankam la precizaj interrilatoj inter ili estas ĝis nun malklaraj.[4][5]