![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Somera plumaro, Standlake, Oxfordshire
![]() Vintra plumaro, Bahrain
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
![]() Natura vivmedio
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Griza tringo, Tringa nebularia, estas vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj.
Ĝi formas unuecan grupon kun la Granda flavkrura tringo, Tringa melanoleuca kaj la Malhela tringo, Tringa erythropus, kiuj inter ili montras la bazajn kolorojn de kruroj kaj piedoj de tringoj, pruvante, ke tiu karaktero estas parafiletika (Pereira & Baker, 2005). Tiuj tri specioj estas ankaŭ la plej grandaj tringoj krom la Striflugila tringo, Tringa semipalmata - eksa Catoptrophorus semipalmatus, kiu estas entute pli fortika.
La Granda flavkrura tringo, Tringa melanoleuca kaj la Griza tringo kunhavas similan malmildan, malhelan kaj preskaŭ krispan brustan bildon kaj multan nigron ĉe ŝultro kaj dorso en reprodukta plumaro.