Groninger Studentencorps Vindicat atque Polit | ||
---|---|---|
studenta organizaĵo | ||
Komenco | 1815 vd | |
Geografia situo | 53° 13′ 7″ N, 6° 34′ 6″ O (mapo)53.2186116.568333Koordinatoj: 53° 13′ 7″ N, 6° 34′ 6″ O (mapo) | |
Lando(j) | Nederlando vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Groninger Studenten Corps Vindicat atque Polit (latine por Firmtenu kaj Civilizu) estas la plej maljuna nederlanda studento-asocio kaj fondiĝis je la 4-a de februaro, 1815 kiel reago je atakoj al studentoj fare de lokaj civiluloj.
La unua rektoro de la senato estis B.J. Winter. Nuntempe Vindicat estas la plej granda studenta organizo en Groningen, urbo en la norda parto de Nederlando, kun preskaŭ 2500 membroj.
La societejo de Vindicat situas en la centro de la urbo Groningen kaj nomiĝas Mutua Fides (Mutuala Fido) kaj ludas gravan rolon en la socia vivo de la membroj. Vindicat ankaŭ estas la hejmo de multnombraj kulturaj kaj sportaj sub-organizoj kiel la remklubo GSR Aegir. En 2010, Vindicat celebris sian 195-an datrevenon per la 39-a jarkvino festivalo.
En 2005, kopio de Mutua Fides je skalo 1:25 konstruiĝis en miniatura urbo Madurodam.