Groteska filmo

Charlie Chaplin

Groteska filmo-komedio, (slapstiko laŭ la angla slapstick comedy [ˈslæpstɪkˌkɒmədi], estas filmĝenro kaj aparta formo de komedio. Karakteriza por la groteska filmo estas komiko, kiun kaŭzas korpaj agadoj kaj kiu ne bezonas vortojn. Famaj ekzemploj estas glitfalado sur bananŝelo kaj ĵetado de kremtortoj. Groteskaĵo ĉefe rolis en la epoko de muta filmo kun aktoroj kiel Charlie Chaplin, Buster Keaton, Fratoj Marx samkiel Laurel kaj Hardy.

La angla vorto slapstick devenas de la klakilo de bufono, kiu produktis grandan bruon, sed ne serioze dolorigis la frapiton. Do groteskaĵo sekvas tradicion finfine devenanta de Commedia dell'arte.[1]

  1. Liz-Anne Bawden (Hrsg.): Buchers Enzyklopädie des Films, Bd. 2 (1983)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne