La groto Chauvet [prononcu Ŝove] aŭ Chauvet-Pont-d'Arc estas ornamita groto datumanta de malfrua paleolitiko. La situo enhavas multegajn desegnaĵojn de bestoj (pentraĵoj, gravuraĵoj). Multaj datadoj per karbono-14 donis rezultojn proksimajn al 31 000 jaroj antaŭ la nuntempo. Sekve, laŭ la franca arkeologo Jean Clottes, la verkoj de la groto Chauvet datumas de Aŭrignacio, kaj enviciĝas inter la plej malnovaj de l' mondo. La diverseco kaj la regado de la teknikoj, pri kiuj ili atestas, profunde kontestis la ideon, laŭ kiu la prahistoria arto evoluis tre malrapide.