Grupo Merck | |||||
---|---|---|---|---|---|
pharmaceutical company • entrepreno vd | |||||
Dum | 1668 - nekonata/nuntempe | ||||
Jura formo | partnership limited by shares | ||||
Fondintoj | Friedrich Jacob Merck • Heinrich Emanuel Merck • Carl Merck • Wilhelm Merck • Georg Merck vd | ||||
Sidejo | Darmstadt | ||||
Lando | Germanio | ||||
Estr(ar)o | Belén Garijo • Stefan Oschmann • Karl-Ludwig Kley | ||||
Dungitoj | 56 000 (stato: 2016) | ||||
Agokampo | likva kristalo | ||||
ISIN-kodo | DE0006599905 | ||||
filiaj kompanioj | Merck (India) • Merck (United Kingdom) • Merck (Canada) • Merck SL • Seven Seas Limited vd | ||||
Posedataj kompanioj | Merck Serono vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
La Merck Grupo estas giganta germana firmao kiu produktas farmaciaĵojn, kemiaĵojn kaj likvajn kristalojn. La ĉefsidejo de la firmao estas en Darmstadt, Germanio, kaj ĝi laborigas pli ol 50,000 homojn en 70 landoj [1] Ĝi funkciigas en Eŭropo, Afriko, Azio, Oceanio kaj Ameriko, kaj havas siajn ĉefajn esplorcentrojn en Darmstadt, Bostono, Tokio kaj Pekino.
La laŭleĝa nomo de la firmao estis Merck KGaA ekde 1995; la firmao estas surmerkatigita sub la varmarko Merck. ĝi estas listigita sur la borso DAX en Germanio [2][3].
Merck estis fondita en 1668, kaj estas unu el la plej malnovaj gigantaj kompanioj en la mondo, same kiel unu el la plej grandaj farmaciaj kompanioj en la mondo. Merck multe kontribuis al la disvastiĝo de la drogo morfino en la 19-a jarcento.
La usona farmacia firmao Merck & Co. estis fondita en 1891 kiel filio de la Merck Grupo, sed disiĝis de ĝi kaj iĝis sendependa en 1917 [4]. Nuntempe ne ekzistas rilato inter la kompanioj, kaj ili eĉ konkuras unu kun la alia en la kampo de farmaciaĵoj.
Dum la lastaj jaroj, Merck akiris grandajn multnaciajn kompaniojn dediĉitajn al bioteknologio kaj kemiaĵoj, kiel la svisa Serono en 2006, por 13,3 miliardoj da dolaroj [5], la Nordamerika Millipore Corporation en 2010, por 7,2 miliardoj da dolaroj [6], kaj la ankaŭ Usona Sigma-Aldrich en 2014, por 17 miliardoj da dolaroj [7].