Grupo SK | ||
---|---|---|
![]() | ||
konglomerita firmao vd | ||
Dum | 1953 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | privata firmao | |
Sidejo | Seulo | |
Lando | Sud-Koreio | |
Agokampo | energio | |
Posedata de | SK Inc. vd | |
Posedataj kompanioj | Jeju SK FC • SK Telecom • SK Teletech • SK Futures Park • SK Hynix vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Grupo SK (koree SK그룹, 에스케이그룹; angle SK Group) estas la dua plej granda Sud-koreia ĉaebolo malantaŭ Samsung Grupo. SK Grupo estas kunmetita de 186 filioj kaj filiaj kompanioj kiuj kunhavas la SKan markan nomon kaj la administradan kulturon de la grupo, nomita SKMS (SK Administrada Sistemo). Ĝi ŝanĝis ties nomo de Grupo Sunkyong (koree 선경그룹, Hanja: 鮮京그룹) al SK Grupo en 1998 [1]. La grupo estas kontrolita de Chey Tae kaj akrita uzante la akciara firmao, SK Inc. La fundamento de SK Grupo estas ties energia kaj kemiaĵa unuo [2].
La SK-grupo laborigas pli ol 70 mil dungitojn, kiuj estas dungitaj en proksimume 113 oficejoj tra la mondo. La ĉefkomerco de SK estas holdingoj en la energio, nafto, kaj kemiaj kampoj. Sed ĝi ankaŭ posedas SK Telecom, kiu funkcias en la kampoj de telefonio, interreto, konstruado, merkatado kaj liveroj.
En marto 2010, la grupo akiris kaj kunfandiĝis kun Hynix, la due plej grandan semikonduktaĵan produktanton en la mondo.