Guajajara (popolo) | |
---|---|
indiĝenaj popoloj | |
Suma populacio | |
27 616 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Tupi-gvarania lingvaro | |
La guajajara popolo estas indiĝena popolo de la brazila ŝtato Maranhão kiun oni taksas je 13 100 membroj vivantaj sur indiĝenaj teroj[1].
La tero kaj la vivmaniero de la guajajara popolo estas hodiaŭ forte minacataj[2] parte pro la detruo de la amazona pluvarbaro kaj parte pro trosekeco kaj arbaraj incendioj sekve de la tutmonda varmiĝo[3].
Sônia Guajajara, politikisto kaj ekologia aktivulino, apartenas al la guajajara popolo[4] [5].