Gujano, oficiale Gujana Kooperativa Respubliko (angle Guyana, /ɡaɪˈɑːnə/ aŭ /ɡaɪˈænə/, kaj Co‑operative Republic of Guyana),[1][2][3] estas lando ĉe la nordo de Sudameriko kun ĉefurbo Georgurbo. Ĝi estas la plej okcidenta el la Gujanoj. La landlimoj de Gujano estas norde Atlantiko, sude kaj sudokcidente Brazilo, okcidente Venezuelo kaj oriente Surinamo. Kun 215 000 kvadrataj kilometroj (83 000 kvadrataj mejloj), Gujano estas la tria plej malgranda suverena ŝtato laŭ areo en Sudameriko post Urugvajo kaj Surinamo; ĝi estas ankaŭ la suverena ŝtato kun la dua malpli granda loĝataro en Sudaameriko post Surinamo.
La regiono Gujanoj inkluzivas la terenon norde de la rivero Amazono kaj oriente de la rivero Orinoko, kaj oni kredas ke la indiĝina nomo Guiana signifas "landon de multaj akvoj". Naŭ indiĝenaj triboj loĝas en Gujano: Wai-Wai, Macushi, Patamona, Lokono, Kalina, Wapishana, Pemon, Akawaio kaj Warao.
Historie dominite de la triboj Lokono kaj Kalina, Gujano koloniiĝis unue de Nederlando kaj post de Britio dum la fina parto de la 1700aj jaroj kun la nomo Brita Gujano (angle British Guiana). Ĝi sendependiĝis en 1966 kaj oficiale fariĝis respubliko ene de la Komunumo de Nacioj en 1970. La loĝantaro inkluzivas etnojn baratajn, afrikajn, indiĝenajn, ĉinajn, portugalajn kaj aliajn. En 2017, 41 % de la loĝantaro estis malriĉaj.[4]
Gujano estas la sola Sudamerika lando, en kiu la angla estas la oficiala lingvo. La loĝantaro tamen plej multe parolas kiel denaskan lingvon la gujanan kreolon, kiu estas angladevena kreola lingvo.[5] Gujano estas parto de la anglalingva karibio, kun fortaj kulturaj, historiaj kaj politikaj ligoj kun aliaj karibiaj landoj kaj enhavas la sidejon de la Karibia Komunumo. En 2008, la lando aliĝis al la Unio de Sudamerikaj Landoj kiel fonda membro.
La lando eksportas sukeron, rizon, lignaĵojn, diamantojn kaj baŭksito.
Gujano apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.