Guroj

Guroj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Masko kun sep kornoj

La guroj estas etno en Ebur-Bordo, en la centra-okcidenta regiono. Ili vivas je la bordo de la rivero Bandama. La guroj apartenas al la etnaro mandeoj.

Ili estas prefere konataj pro liliaj maskoj, lastatempe tre koloraj. Ili okazigas de longa tempo tre gravajn ritojn en kiuj maskoj estas uzataj.

La guroj neniam konis regnon. Nur ekde la invado de la eŭropanoj kaj la ekkoloniigo ili elektis tribestron. Pro tio la vilaĝestro nomiĝas "dugutigvi" (france skribite dougoutigui), kio laŭvorte en la gura lingvo signifas "terestro". La plej grandaj ĉefoj estas la kantonestroj, instalitaj ekde la koloniigo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne