HMHS Britannic

HMHS Britannic estis la tria Olympic-klasa ŝipo de entrepreno White Star Line. Post la aliaj du ŝipoj (RMS Olympic kaj RMS Titanic), oni konstruis en Belfast kaj surakvigis en 1914. La plej granda diferenco inter la Britannic kaj la du aliaj ŝipoj estis, ke la ŝtal-lamenojn kovrintajn la ŝipokorpon oni kunligis ne kun unu, sed kun du serioj da vinktoj (nitoj), ĉar la ŝipfarejo supozis, ke la Titanic sinkis pro la nesufiĉa vinkto-forto. Laŭ kelkalaj notoj, oni planis nomumi ĝin Gigantic, sed post katastrofo de Titanic oni elektis alian nomon, kvankam la White Star Line rifuzis tiujn klaĉojn kaj deklaris ilin legendoj. La ŝipo sinkis la 21-an de novembro 1916. La esploristoj disputas eĉ hodiaŭ, ĉu la ŝipon trafis torpedo aŭ ĝi alŝipis minon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne