La Haavara Interkonsento (hebree הֶסְכֵּם הַעֲבָרָה, heskem haavara, tradukite: "transiga interkonsento") estis interkonsento inter Nazia Germanio kaj cionismaj germanaj judoj subskribitaj la 25an de aŭgusto 1933. La interkonsento estis finita post tri monatoj de negocado fare de la Cionisma Federacio de Germanio, la Angla-Palestina Banko (sub regado de la Juda Agentejo) kaj la ekonomiaj aŭtoritatoj de Nazia Germanio. Ĝi estis grava faktoro por ebligi la migradon de proksimume 60 000 germanaj judoj al Palestino en 1933–1939.[1]
La interkonsento ebligis judojn fuĝintajn el persekutado sub la nova Nazia reĝimo transigi iome el siaj havaĵoj al Britmandata Palestino.[2] Elmigrantoj vendis siajn havaĵojn en Germanio por aĉeti bazajn varojn (fabrikitajn en Germanio) enŝipigotaj al Mandata Palestino.[3][4] La interkonsento estis polemika kaj kritikita de multaj judaj estroj kaj ene de la cionisma movado (kiel la estro de la Reviziisma Cionismo nome Vladimir Ĵabotinskij) kaj ekster ĝi, same kiel fare de membroj de la nazia partio NSDAP kaj de membroj de la germana publiko.[4] Por germanaj judoj, la interkonsento proponis vojon por lasi pli kaj pli malamikan medion en Germanio; por la Jiŝuv, la nova juda komunumo en Palestino, ĝi havigis kaj enmigrantan laborforton kaj ekonomian subtenon; por la germanoj ĝi faciligis la elmigradon de germanaj judoj dum oni rompis la kontraŭ-nazian bojkoton de 1933, kiu havis amasan subtenon inter eŭropaj judoj kiu estis konsiderata de la Germania ŝtato kiel ebla minaco al la Germania ekonomio.[4][5]