Gott erhalte Franz den Kaiser | ||
---|---|---|
Dio savu Imperiestron Franz | ||
nacia himno | ||
lando | Aŭstra imperio | |
kantoteksto | Lorenz Leopold Haschka | |
muziko | Joseph Haydn | |
ekde | 1826 | |
ĝis | 1918 | |
muzika ekzemplo | ||
"Aŭstraj imperiestro-himnoj"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
| ||
La habsburgaj imperiestro-himnoj, ankaŭ nomitaj popolhimnoj, estis inter 1826 ĝis 1918 la oficialaj himnoj de la Aŭstra Imperio, kiu ekde 1867 ne plu inkluzivis la landojn de la hungara krono (Aŭstrio-Hungario). En la monarkio de la Habsburgoj ne ekzistis nacia aŭ landaj himnoj en la propra senco. Male la himnoj estis dediĉitaj al la pokaze reganta imperiestro. Pro tio la teksto ŝanĝiĝis post ĉiu ŝanĝo sur la trono, dum kiam restis la melodio komponita de Joseph Haydn.