Hadrona strio

Naskiĝo de du t-kvarkoj en detektilo CDF. En tiu fenomeno ekzistas 4 strioj. Ĉar t-kvarko disfalas al b-kvarko kaj W-bosono, rezulte aperas 4 kvarkoj: 2 b-kvarkoj kaj 2 kvarkoj el disfalo unu de W-bosonoj. La dua W-bosono disfalis al leptono kaj neŭtrino. Bildo laŭ datumoj per partikla akcelilo Tevatron.

Hadrona strio estas kreita per kelkaj elementaj partikloj, kiuj moviĝas unudirekte en mallarĝa konuso. Pro proksimeco de partikloj kun grandaj energioj, okazas hadronigo de kvarkogluono, energio de kiu estas ege pli granda ol maso de piono. Oni neniam observis hadronajn striojn en naturo, nur en eksperimentoj per partiklaj akceliloj kaj aliaj metodoj de partikla fiziko.

Pro fenomeno de kolorkonservo, kiu estas leĝo en kvantuma kolordinamiko, partikloj kun kolorŝargo, kiel kvarkoj, ne povas ekzisti en libera formo. Se pro granda energio ili estas distirataj unu de la alia, ili tuj fragmentiĝas je strioj de hadronojn, tiel aperigante novajn, pli malmultepezajn kvarkojn. Se oni mezuras la striojn en partikla akcelilo, oni povas determini ecojn de la originala kvarko.

En relativisma fiziko de multepezaj jonoj strioj estas uzataj por kompreni strukturon de kolordinamika materio, aperinta post kolizio. Kiam la kolordinamika materio venas al fazo de kvark-gluona plasmo, energia elfluo el la medio rimarkeble kreskas, kaj same kreskas la elfluantaj hadronaj strioj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne