Hagia Sofia | |||
Ekstera vido al Hagia Sofia | |||
vidindaĵo • moskeo • muzeo • moskeo • muzeo • secularized church • secularized mosque • malgranda baziliko | |||
---|---|---|---|
| |||
Bazaj informoj | |||
Loko | Istanbulo | ||
Geografia situo | 41° 0′ 31″ N, 28° 58′ 48″ O (mapo)41.00861111111128.98Koordinatoj: 41° 0′ 31″ N, 28° 58′ 48″ O (mapo) | ||
Religia aliĝo | Islamo | ||
Ŝtato | Turkio | ||
Jaro de konsekro | 26-an de decembro 537 | ||
Religia statuso | baziliko, moskeo | ||
Funkcia statuso | muzeo | ||
Arkitektura priskribo | |||
Arkitekto(j) | Isidoro Mileta Anthémios de Trall | ||
Arkitektura stilo | bizanca arkitekturo | ||
Karakterizaĵoj | |||
Kupolo(j) | 1 | ||
Minareto(j) | 4 | ||
Materialoj | marmoro, porfiro | ||
Hagia Sofia (greke Ἁγία Σοφία, turke Ayasofya) aŭ templo de Dia Saĝeco estas templo konstruita en Istanbulo, Turkio, nome kristana patriarka bazilika kirko, poste imperia moskeo, poste muzeo (Ayasofya Müzesi) kaj ekde la 10-an de julio 2020 denove moskeo. Temas pri unu el la plej konataj sakralaj konstruaĵoj de la mondo. El la dato de ties konstruo en 537 ĝis 1453, ĝi servis kiel Ortodoksa katedralo kaj sidejo de la Patriarko de Konstantinopolo,[1] escepte inter 1204 kaj 1261, kiam ĝi estis konvertita en romkatolika katedralo sub la Latina Imperio. La konstruaĵo estis moskeo el la 29a de Majo 1453 ĝis 1931. Ĝi estis tiam laikigita kaj malfermiĝis kiel muzeo en la 1a de Februaro 1935.[2]
Fama ĉefe pro sia enorma kupolo, ĝi estas konsiderata epitomo de bizanca arkitekturo[3] kaj oni diras ke ĝi "ŝanĝis la historion de arkitekturo".[4] Ĝi estis la plej granda katedralo de la mondo dum preskaŭ milo da jaroj, ĝis la Sevila Katedralo estis kompletigita en 1520. La nuntempa konstruaĵo estis origine konstruita kiel preĝejo inter 532 kaj 537 je ordonoj de la bizanca imperiestro Justiniano la 1-a kaj estis la tria preĝejo de Sankta Saĝeco kiu okupis la lokon, el kiuj la du antaŭaj estis detruitaj de revoluciuloj. Ĝi estis desegnita de la grekaj geometroj Isidoro de Mileto kaj Antemio de Tralles.[5]
La preĝejo estis dediĉita al la Saĝeco de Dio, nome Logos, nome la dua persono de la Sankta Triunuo,[6] kies patrona festo okazas la 25an de Decembro, nome rememorigo de la nasko de Enkarniĝo de la Logos en Kristo.[6] Kvankam foje referencata kiel Sankta Sofia (kvazaŭ ĝi estus nomita laŭ Sankta Sofia), ĉar sofia estas la fonetika literumado en Latino de la Greka vorto por saĝeco, fakte ties kompleta nomo en Greka estas Ναός τῆς Ἁγίας τοῦ Θεοῦ Σοφίας, "Sanktejo de la Sankta Saĝeco de Dio".[7][8]
La preĝejo enhavis grandan kolekton de relikvoj kaj montris, inter aliaj trajtojn, 15 m arĝentan ikonostazon. Ĝi estis la kerna sidejo de la Ortodoksa Kristana Eklezio dum preskaŭ milo da jaroj, kaj en tiu konstruaĵo okazis la ekskomuniko de la Patriarĥo Mikaelo la 1-a Kerulario fare de Humberto de Silvacandida, la papa sendito de la papo Leono la 9-a en 1054, kio estas plej komune konsiderata la starto de la Orienta skismo.
En 1453, Konstantinopolo estis konkerita fare de Otomanaj Turkoj sub regado de la Sultano Mehmedo la 2-a, kiu ordonis, ke tiu ĉefa preĝejo de la Ortodoksa Kristanismo estu konvertita en moskeo. Je tiu epoko, la kirko estis falinta en stato de kadukiĝo. Tamen, ja la kristana katedralo ege impresis la novajn otomanajn regantojn ke ili ja decidis konverti ĝin en moskeo.[9][10] La sonoriloj, altaro, ikonostazo, kaj oferujoj kaj aliaj relikvoj estis translokigitaj kaj ankaŭ la mozaikoj kiuj priskribis Jesuon, lian patrinon Maria, kristanajn sanktulojn kaj anĝelojn estis forigitaj aŭ surfarbitaj. Islamaj trajtoj - kaj la mihrabo, la minbaro, kaj kvar minaretoj - estis aldonitaj. Ĝi pluestis moskeo ĝis 1931, kiam ĝi estis fermita al la publiko dum kvar jaroj. Ĝi estis remalfermita en 1935 kiel muzeo fare de la Respubliko Turkio. Hagia Sofia estis ekzemple en 2014 la dua plej vizitata muzeo en Turkio, kaj allogis ĉirkaŭ 3.3 milionojn da vizitantoj ĉiujare.[11]
La 10-an de julio 2020 prezidanto de Turkio Recep Tayyip Erdogan ordonis transformi la bazilik-moskeon Hagia Sofia el muzeo je denove moskeo. Antaŭtage la supera kortumo verdiktis, ke ĝia muzeigo en 1934 estis kontraŭleĝa, do malvalida. La ago kaŭzis indignon kaj protestojn fare de ekleziaj kaj ŝtataj institucioj tutmonde.[12]
El ties komenca konverto ĝis la konstruo de la najbara moskeo de la Sultano Ahmed (Blua moskeo de Istanbulo) en 1616, ĝi estis la ĉefa moskeo de Istanbulo. La bizanca arkitekturo de Hagia Sofia utilis kiel inspiro por multaj aliaj otomanaj moskeoj, kiaj ekzemple la Blua Moskeo, la Moskeo Şehzade, la Moskeo de Sulejmano, la Moskeo de Rustem Paŝa kaj la Moskeo de Kılıç Ali Paşa.