Municipo 's-Gravenhage aŭ Den Haag | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago de la municipo 's-Gravenhage aŭ Den Haag | Blazono de municipo 's-Gravenhage aŭ Den Haag | ||||
nederlanda municipo • urbo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • loĝloko en Nederlando | |||||
| |||||
Provinco | Sud-Holando | ||||
Urbestro | Jan van Zanen | ||||
Ĉefloko | Den Haag | ||||
Areo - Tero - Akvo |
98,20 km² 82,66 km² 15,54 km² | ||||
Loĝantaro - Loĝdenso |
537 833 (2019) 5762 loĝ./km² | ||||
Geografia situo | 52° 5′ N, 4° 18′ O (mapo)52.0833333333334.3Koordinatoj: 52° 5′ N, 4° 18′ O (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
Gravaj trafikaj arterioj | Vojoj, A12 A13 N14 N44 N211
A44 | ||||
CBS-municipokodo | 0518 | ||||
Telefona kodo | 070, 015 | ||||
Poŝtkodo | 2491–2599 | ||||
Oficiala retejo | https://www.denhaag.nl/ | ||||
Hago, nederlande Den Haag aŭ 's-Gravenhage, estas urbo de proksimume 537 833 loĝantoj en Nederlando. En ĝi estas la palaco de reĝo Willem-Alexander kaj ĝi estas la sidejo de la nederlanda registaro. En la urbo situas la Pacpalaco, la Internacia Kortumo, la internacia puna kortumo kaj la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio.
La blazono de Hago montras cikonion (foje nomatan ardeo), kiu en la beko portas angilon.
Pro la cikonio la moka priskribo de hagano estas: Sur altaj piedoj, kun malmulte da plumoj kaj kun granda beko.