Hai alai | |
---|---|
![]() | |
sporta fako | |
pilkosporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Hai Alai (eŭske signifante feliĉa festo; pron. [ xaɪ ɑlaɪ ], aŭ hispane Cesta-Punta, signifante pinta korbo ) estas varianto de la eŭska ludo de peloto.
Eŭskaj elmigrintoj kunportis sian nacian sporton, peloton, al Usono, kie la ludo estas ĝeneraligita en kelkaj lokoj. La principo de la ludo baziĝas sur ĵetado de la pilko kontraŭ muro, per kio la saltanta pilko estas nur permesita tuŝi la grundon unufoje antaŭ ol ĝi estas kaptita fare de la kontraŭstara ludanto kaj siavice ludita kontraŭ la muro denove. Tiu ĉi ludstilo povas plej bone esti komparita kun skvaŝo, kiu estas pli konata en multaj landoj. Anstataŭ rakedo, aliflanke, ĉiu ludanto uzas mallarĝan, korbforman etendaĵon sur sia ĵetbrako, kio permesas al la pilko akceli grandege.
La registaro de Eŭskio promocias la sporton de Hai Alai kiel "la plej rapida sporto en la mondo". La ludpilko kovrita per kapra felo estas malgranda kaj pezas inter 125-140 gramoj. Dum la ludo ĝi povas atingi rapidojn de pli ol 300 km /h .