Hajko

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri poemo. Por informoj pri la samnoma legenda patriarko, vidu la artikolon Hajko (Armenio).
Tombo de Matsuo Basho
Tombo de Yosa Buson

Hajko (el japana 俳句, haiku) estas tradicia japana poeziaĵo konsistanta el unu vertikala 17-silaba linio, enhavanta tri fonetikajn partojn de 5, 7, 5 silaboj. En Esperanto, hajkoj aperas en tri horizontalaj linioj de 5, 7, 5 silaboj. Tamen, ekzistas kritikaj voĉoj pri la distribuo de silaboj, kiel Vicente Haya[1] aŭ Jaime Lorente[2].

Verkita en simpla lingvaĵo ĝi kutime priskribas la naturon: ofte detalojn, kiujn homoj apenaŭ perceptas. Hajkoj nur priskribas, ne komentas aŭ prijuĝas. Tiel ili invitas la legantojn al meditado. Tradicia hajko estas sen titolo.

Historie, hajko devenas el hokko, la unua strofo de renko (ĉenpoemo verkita de pluraj poetoj).

Kun la parencaj formoj renko, hajbuno, hajgao kaj senrjuo, hajko estas parto de la japandevena literatura ĝenro hajkajo.

  1. ·Haya Segovia, Vicente, Aware, Barcelona, Kairós, 2013. ISBN 978-84-9988-245-1
  2. ·Lorente, Jaime. Shasei.Introducción al haiku, Toledo, Lastura y Juglar, Colección "Punto de Mira", 2018. ISBN 978-84-948512-9-2

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne