Hakado kaj bruligado aŭ brulmastrumado estas agrikultura tekniko kiu implicas hakadon kaj forbruligon de arbaroj aŭ duonarbaroj por krei kampojn. Ĝi ĝenerale estas parto de migra-kampokultivada agrikulturo, kaj de migra brutarobredado. Brulmastrumado tipe uzas malmulte da teknologio aŭ da laboriloj, kaj estas preskaŭ ĉiam praktikita kiel vivteniga agrikulturo : oni plantas kaj kultivas precipe por propra konsumo. Tre malmulte da produktoj, uzante labor-intensajn metodojn, estas komercigitaj; kutime ĉio kio estas kreskigita, estas konsumita sur la bieno mem [1].