Hans Albers | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Hans Albers | |||||
Naskiĝo | 22-an de septembro 1891 en Hamburgo | ||||
Morto | 24-an de julio 1960 (68-jaraĝa) en Berg | ||||
Tombo | tombejo Ohlsdorf ![]() | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Claire Dux (en) ![]() ![]() | ||||
Amkunulo | Hansi Burg (mul) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantisto teatra aktoro filmaktoro ![]() | ||||
Aktiva dum | 1918– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans Philipp August ALBERS [hans albes] (naskiĝis la 22-an de septembro, 1891, mortis la 24-an de julio, 1960) estis germana aktoro kaj kantisto.
Hans Albers naskiĝis en Hamburgo. Instigite de siaj gepatroj, li komencis komercistan lernadon, sed ne finis ĝin. Li lernis aktori kaj aperis en kelkaj malgrandaj teatraj roloj.
Post la Unua mondmilito li laboris en diversaj Berlinaj teatroj: ĉefe en komediaj roloj. Lia unua granda sukceso tamen estis serioza rolo: En la teatraĵo Die Verbrecher de Ferdinand Bruckner li aperis kiel kelnero.
Post multaj mutfilmoj, li en la jaro 1930 transprenis malgrandan rolon en la filmo Der blaue Engel, kiu famigis Marlene Dietrich. En 1932 li gajnis grandan sukceson per sia ĉefrolo en F. P. 1 antwortet nicht.
Kiam la nazioj akiris la potencon, li decidis resti neŭtrala. Kvankam li ekde 1925 vivis kune kun la juda aktorino Hansi Burg, li restis populara persono - pro siaj blondaj haroj kaj bluaj okuloj li estis por multaj la ekzemplo de la ideala germano. Hansi Burg fuĝis al Londono en 1938. Hans Albers suferis pro la disiĝo, sed daŭrigis sian sukcesan filmkarieron. Ankaŭ post la Dua mondmilito li aperis en multaj filmoj.
Li mortis en 1960 en Kempfenhausen, parto de la komunumo Berg apud Starnberg.