Hans Krebs | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de marto 1898 en Helmstedt |
Morto | 1-an de majo 1945 (47-jaraĝa) en Berlino |
Mortokialo | Pafo en la kapon ![]() |
Lingvoj | germana • rusa |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | militisto soldato ![]() |
Hans KREBS (4a de marto 1898 – 2a de majo 1945) estis generalo de infanterio de la Germana Armeo kiu servis dum la Dua mondmilito.[1]
Krebs estis kariera soldato, kiu servis en Reichswehr kaj en la Wehrmacht. Li servis kiel la lasta Ĉefo de Stabanaro de OKH dum la fina fazo de la milito (1a de aprilo al 1a de majo 1945).
Hans Krebs negocis la kapitulacon de la urbo Berlino kun la soveta generalo Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov. Ĉujkov, kiel komandanto de la Soveta 8a Gvardarmeo de la Ruĝa Armeo, komandis la sovetajn fortojn en centra Berlino. Krebs ne estis rajtigita de la Regna Kanceliero Joseph Goebbels por interkonsenti senkondiĉan kapitulacon, kaj tiele lia negocado kun Ĉujkov finis sen interkonsento
Li memmortigis sin en la bunkro de Hitler nome Führerbunker dum la komencaj horoj de la 2a de majo 1945.[2]