Hans-Emil Schuster

Hans-Emil Schuster
Hans-Emil Schuster
Hans-Emil Schuster
Hans-Emil Schuster
Persona informo
NomoHans-Emil Schuster
Dato de naskiĝo19-a de septembro 1934
NaskiĝlokoHamburgo
Dato de morto20-a de decembro 2024 [#]
Aĝo90
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoGermanio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Ceteraj informoj
Honorigocommander of the Order of Bernardo O'Higgins [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Hans-Emil Schuster (naskiĝis la 19-an de septembro 1934 en Hamburgo, mortis la 20-an de decembro 2024) estis germana astronomo.

Schuster laboris en la Observatorio de Hamburgo-Bergedorf kaj en la Eŭropa suda observatorio (ESO). Li estis administra direktoro de la Observatorio La Silla. Li emeritiĝis en oktobro 1991.

Li partoprenis al la serĉo, la elekto kaj la testoj de la situoj por du observatorioj de ESO: la Observatorio La Silla kaj la Observatorio de Cerro Paranal (tiu ĉi estas la situo de la Tre Granda Teleskopo).

Li ankaŭ partoprenis al du sud-ĉielaj astronomiaj enketoj de ESO: la enketo ESO-B – Quick-Blue Survey (Rapida blua enketo) – finita en 1978, kiu estis la unua optika skano de la suda profunda ĉielo, kaj la Red Sky Survey (Ruĝa ĉiela enketo). Fotografioj estis faritaj per la 1 metro-diametra Schmidt-teleskopo de ESA en la observatorio de La Silla.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne