Hans Welling

Hans Welling
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1937 (1937-12-05)
Morto 6-an de novembro 2022 (2022-11-06) (84-jaraĝa)
Tombo Osnabrück Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1977–)
vikimediano
Radioamatora operatoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hans B. WELLING (naskiĝis la  5-an de decembro 1937 (nun 1937-12-05) kaj mortis la 6-an de novembro 2022 en la aĝo de 84 jaroj)[1][2] estis germana esperantisto kaj inĝeniero pri elektrotekniko kaj komunikad-tekniko vivinta en Hasbergen proksime de Osnabrück. La studajn jarojn li pasigis en la teknologia altlernejo Akeno. Li tre aktivis pri amatora radio (lia uzantonomo estis DJ4PG) kaj je multaj jaroj estis vicprezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA). De 1977, kiam li esperantistiĝis en aĝo de 39 jaroj, ĝis 2020 li prizorgis la radioamatoran Esperanto-konkurson, kiu ekde tiam ĉiujare okazas dum la tria kompleta semajnfino de novembro, li redaktis kaj kontribuis kun la ILERA-bulteno. Krome li ankaŭ kontribuis al vikipedio per la uzantonomo Hans Eo. Li kontribuis al Vikipedio per la uzantonomo Hans de marto 2006 ĝis novembro 2011 kaj per iom akcidente kreita dua uzantonomo Hans Eo de novembro 2010 ĝis fino de oktobro 2022, ĝis tuj antaŭ la morto.

  1. noto pri lia morto de neensalutinto la 16-an de novembro 2022,
  2. konfirmita per noto en la gazeto Neue Osnabrücker Zeitung kaj per anonco en Monato 1/2023, p. 24

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne