Haparanda

Haparanda
urba areo de Svedio
limurbo
urbo dividita de landlimo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Provinco Norrbotten (historie),
Norrbottens län (moderne)
Demografio
Loĝantaro urba areo: 5 856 (fine de 2 010),
tuta komunumo: 9 776 (fine de 2 014)
Loĝdenso 1 008 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 65° 50′ N, 24° 7′ O (mapo)65.83417817793824.117032965922Koordinatoj: 65° 50′ N, 24° 7′ O (mapo) [+]
Areo 4,43 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Haparanda (Svedio)
Haparanda (Svedio)
DEC
Situo de Haparanda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Haparanda [+]
vdr

Haparanda (jen svede, finne Haaparanta, signifo "popla plaĝo") estas malgranda urbo en norda Svedio, en la historia provinco (svede landskap) Norrbotten (svede Norrbotten) respektive la moderna provinco Norrbottens län. Ĝi situas apud la landlimo de Svedio al Finnlando kaj apud la lima rivero Tornio (finne nomata Tornionjoki, svede Torne älv, nord-samee Duortneseatnu, tornival-finne Tornionväylä)). Vid-al-vide trans la rivero troviĝas la finna urbo Tornio, kun kiu Haparanda proksime kunlaboras. La urbo estis fondita en 1821 por ke ĝi anstataŭigu Tornion, kiun Svedio perdis al Rusio en Traktato de Hamina en la jaro 1809.

En la regiono Haparanda parolatas la tornival-finna lingvo, meänkieli, unu el la oficialaj minoritataj lingvoj de Svedio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne