Harold Bolingbroke Mudie

Harold Bolingbroke Mudie
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1880
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono, Unuiĝinta Reĝlando
Morto 6-an de januaro 1916
en Forges-les-Eaux, Francio Francio
Mortokialo Trafikakcidento Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperanto
Nacieco anglo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Harold Bolingbroke Mudie
Okupo
Okupo esperantisto (1902–) Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj 1-a prezidanto de UEA
Esperantistiĝis en 1902
Esperantisto numero 7491
vdr
L. L. Zamenhof, Harold Bolingbroke Mudie, Maurice Rollet de l'Isle kaj Joseph Silbernik en 1912

Harold BOLINGBROKE MUDIE [mjudi] (naskiĝis la 30-an de januaro 1880[1][2] en Highgate, kvartalo de norda centra Londono, kiu nun apartenas al la Londona urbodistrikto Camden; mortis la 6-an de januaro 1916 en Forges-les-Eaux[3][4] pro aŭto-akcidento) estis angla esperantisto kaj borsisto ĉe la Reĝa Borso de Londono. Li estis la unua prezidanto de UEA en 1908.[5]

Mudie esperantistiĝis en 1902, leginte pri Esperanto en The Review of Reviews. Laŭ Adresaro Serio XXIII (1903) li estis esperantisto 7491 kaj listiĝis kun adreso en Kensington.

  1. Enciklopedio de Esperanto
  2. Laŭ la oficiala mortoakto redaktita en Francio, la naskiĝdato de Mudie estas 30-a de januaro 1880 (akto konservata en la arkivo de esperantisto Jean Amouroux).
  3. Daily Mirror, 14 februaro 1916 (kun foto)
  4. Herooj de Forges-les-Eaux
  5. Le premier président de l’Association mondiale d’Espéranto repose à Forges-les-Eaux depuis cent ans (La unua prezidanto de la Universala Esperanta Asocio ripozas en Forges-les-Eaux ekde cent jaroj)[rompita ligilo] (france)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne