Harpioj

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologiaj rolulinoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Harpio.
Harpioj
helena mitularo • grupo de fikciaj personoj • fikcia kreaĵo • rolulo de helena mitologio
Verko Odiseado
Informoj
Sekso ina
Patro Taŭmaso
Patrino Ozomeno
vdr

Laŭ la helena mitologio, la Harpioj (el la greka Άρπυια, «flugantaj kaptintoj») estis flugilhavaj virinoj, ĉefe konataj pro tio ke ili konstante ŝteladis ĉiun manĝaĵon de Fineo, malebligante lin manĝi laŭ ordono de Zeŭso. Postaj tradicioj igis ilin malbonaj spiritoj (rabemaj dajmoninoj, laŭ la Suido), kun akraj krifoj, kiel ili estis ĝenerale konataj. La laŭvorta signifo ŝajnas esti «tio, kiu kaptas», pro tio ke ĝi devenas de la vorto antikve-greke ἁρπάζειν, kiu signifis "kapti".

Harpio, laŭ gravuraĵo de Matthius Merian por la Monstrorum Historia de Ulisse Aldrovandi, Bologna, 1642.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne