![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Havaja fuliko montranta flavecan fruntan ŝildon
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Fulica alai Peale, 1849 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Havaja fuliko (Fulica alai kaj ʻalae keʻokeʻo en havaja lingvo) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj, kiu estas endemio de Havajo.[1] En havaja lingvo, ʻalae estas nomo kaj signifas kotokoko.[2] Kea aŭ ĝia sinonimo keo estas adjekto por blanka.[3] Ĝi estas simila al la Amerika fuliko 33 ĝis 40.6 cm longa kaj ĉirkaŭ 700 g peza. Ĝi havas nigran plumaron kaj elstaran blankan fruntan ŝildon.
Ties naturaj habitatoj estas nesalakvaj lagoj, nesalakvaj marĉoj, marbordaj salakvaj lagunoj, kaj akvorezervejaj areoj. La birdo estis listita en Oktobro 1970 kiel endanĝerita specio [4] kaj estas konsiderata kaj endemia kaj endanĝerita en la subŝtato Havajo. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj enmetitaj predantoj kiel la Malgranda herpesto.[5] La Makalawena Marĉo en la Granda Insulo de Havajo estis listigita kiel Nacia Natura Termarko por konservi unu el ties lastaj nestareoj.[6]