Hayao MIYAZAKI (宮崎 駿 [Mijazaki Hajao] 1941) estas japana anime-reĝisoro desegnofilmisto kaj verkisto de mangao.
Lia ĉefverko estas la mangao Naŭsika de la Venta Valo (風の谷のナウシカ [Kaze no Tani no Nauŝika]), epopeeca rakonto de pli ol mil detalplenaj paĝoj, kiun li verkadas ekde 1982 ĝis 1994. La kompleksa intrigo temas pri la vivo kaj la morto, lojaleco inter estro kaj ano, kaj la etika kosto de klopodoj krei tro perfektan mondon. En 1983—84 Mijazaki adaptis la jam nefinitan historion al desegnofilmo, kiun li direktis. La filmo rapide fariĝis la tiama plej populara kinaĵo en Japanio; la sama sorto okazis kaj okazas ankoraŭ je multe el liaj sekvaj filmoj.
En 1985, Mijazaki kune kun la eldonejo de "Naŭsika", Tokuma Ŝoten (徳間書店), fondis la desegnofilman studion Studio Ghibli (スタジオジブリ [sutaĝio ĝiburi]) por sekvi ties sukceson per nova filmo, "Laputo: Kastelo en Ĉielo". Ekde tiam, li reĝisoris proksimume duonon de la filmoj tie produktitaj; la plejmulton el la restaĵo direktis lia longatempa samlaborano, Takahata Isao.
Dum lia juneco, Mijazaki estis marksisto, kaj la filozofio de marksismo ankoraŭ influas liajn verkojn.
Oftaj "mijazakiaĵoj" estas: