Heinrich von Kleist | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Bernd Heinrich Wilhelm von Kleist | ||
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1777 en Frankfurto ĉe Odro, Brandenburgio, ![]() | |
Morto | 21-an de novembro 1811 (34-jaraĝa) en Kleiner Wannsee, Berlino, ![]() | |
Mortis pro | Sinmortigo ![]() | |
Mortis per | Pafvundo ![]() | |
Tombo | Wannsee (en) ![]() ![]() | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio ![]() | |
Alma mater | Alma Mater Viadrina ![]() | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Joachim Friedrich von Kleist (en) ![]() ![]() | |
Patrino | Juliane Ulrike von Pannwitz (en) ![]() ![]() | |
Edz(in)o | – | |
Parencoj | Margarethe von Brasch (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | dramaturgo verkisto poeto-juristo romanisto poeto novelisto publikigisto ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | The Broken Jug ❦ The Marquise of O ❦ Penthesilea ❦ About the Puppet Theatre vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Bernd Heinrich Wilhelm von KLEIST [klajst] (naskiĝis je la 18-a de oktobro 1777 en Frankfurto ĉe Odro, mortis je la 21-a de novembro 1811 en Berlino) estis prusa poeto kaj beletristo, dramisto.
Li celis en sia verkado la kunigon de la antikva greka kaj la ŝekspira tragedioj, tiel establante novan dramon, kiu superas ĉiujn. Li ne konis kompromison kaj post kelkaj sensukcesaj provoj verkis la dramon Batalo de Hermann (1808, pri la Batalo en la Teŭtoburga Arbaro) kaj la historian dramon Princo de Homburg (1810). La herooj ĝenerale pekas en senbrida incitiĝo, kiun sekvas la sobriĝo kaj la kolapso, formante tiel tripaŝan draman teknikon. La realisma prezento de la evoluo de la heroo estis ĝis tiam nekonata en la germana dramo.
Du elstaraj verkoj liaj estis la amuzverko La rompita kruĉo (1852) kaj la novelo Mikaelo Kohlhaas (1810).
Li konatiĝis en 1809 kun Henriette Vogel, kiu suferis je kancero kaj esprimis pli kaj pli ofte la deziron je morto. En 1811, la fortiĝanta cenzuro malfaciligis vivtenon de la verkisto. La 21-an de novembro li pafmortigis sian amikinon – je ŝia peto – kaj poste mortigis sin mem, en proksimo de lago Wannsee ĉe Potsdam.