Heinz | ||
---|---|---|
manĝofaranta firmao • commercial organization vd | ||
Dum | 1869 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Fondintoj | Henry J. Heinz vd | |
Sidejo | Picburgo | |
Lando | Usono | |
Agokampo | keĉupo • mustardo • majonezo • rostaĵsaŭco • viandosuko • vinagro | |
Posedata de | Berkshire Hathaway • 3G Capital vd | |
filiaj kompanioj | Lea & Perrins vd | |
Posedataj kompanioj | Ore-Ida • H. J. Heinz, Wigan • Heinz Baked Beans • Q7201983 vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La Kompanio Heinz (angle H. J. Heinz Company; ankaŭ konata kiel Heinz /ˈhaɪnz/) estis usona publika manĝentreprena firmao kun ĉefsidejo en Pittsburgh kaj ĝiaj akcioj estas komercitaj ĉe la Novjorka Borso. La firmao kunfandiĝis en 2015 kun Kraft Foods por formi la Kraft Heinz Company [1][2][3].
Ĝia nomo estas asociita kun la plej konata kaj plej granda marko de saŭcoj de la mondo. La firmao surmerkatigas multajn specojn de saŭcoj en proksimume 200 landoj ĉirkaŭ la mondo. Heinz produktas proksimume 5,000 malsamajn produktojn en ĉiuj siaj fabrikoj. Tra la jaroj, la frontmontra produkto de Heinz estis kaj restas keĉupo, kaj ĝi estas plej konata pro keĉupo, enladigita supo kaj faboj en tomata saŭco.
La fama slogano de la firmao 57 Varietoj estis elektita de Henry Heinz en 1892 post vidado de simila reklamo por ŝuoj. La firmao jam produktis pli ol 60 produktojn, sed Heinz elektis 57 ĉar li opiniis ke ĝi sonis pli potenca [4]. Nuntempe, la firmao produktas pli ol 1,300 malsamajn produktojn tutmonde [5].
La firmao Heinz havis vendon en 2007 de pli ol 9 miliardoj da dolaroj kaj havis pli ol 40,000 dungitojn [6].