Hejma partnereco, hejmaj partneroj, hejma paro, fakta paro, kunloĝantoj, kunvivantoj aŭ libera asocio (povas esti multaj aliaj nomigoj, kiel registrita paro) estas apreza unio fare de du fizikaj personoj, kun sendependo de ilia sekso, cele al kunvivado stabila, en rilato de apreza rilato simila al tiu de geedzeco.
Pro la apreza ligiteco kaj kunvivado (respektive kunloĝado) inter la komponantoj de fakta paro, kio foje rezultas en ekonomia dependeco simila al tiu de geedzeco, kelkaj landaj juroj lastatempe ekregulis tion por eviti malfacilojn de iu (aŭ ambaŭ) el la parkomponantoj en kelkaj situacioj kiel morto aŭ malsano de unu komponanto, laborrajtoj ktp. En kelkaj jurisdikcioj kunloĝado, en kelkaj cirkonstancoj, povas konstitui ian tipon de jura geedzeco, neregistritan kunloĝadon aŭ partnerecon, aŭ alimaniere havigi al la needziĝintaj partneroj variajn rajtojn kaj respondecojn; kaj en kelkaj landoj la leĝoj agnoskas kunloĝadon kiel surogato de institucia geedzeco por profitoj por impostado kaj sociala sekureco. Tio okazas, por ekzemplo, en Aŭstralio.[1] Kunloĝado povas esti eblo celita kiel formo de rezistado al la tradicia instituciita geedzeco. Tamen, en tiu kunteksto, kelkaj landoj rezervas tiun rajton por difini tiun rilaton kiel patra, aŭ alimaniere por reguligi la rilaton, eĉ se la rilato ne estis registrita ĉe la ŝtato aŭ religia institucio.[2]
Foje ekzistas ankaŭ (ge)filoj kaj tiel (aŭ eĉ sene) tio povas simili al speco de familio.
Hejma partnereco povas ekzisti en la jenaj okazoj: