Helle THORNING-SCHMIDT [hele torneng smed] (naskiĝis la 14-an de decembro 1966 en Rødovre) estas dana politikistino. Ekde la 12-a de aprilo 2005 ŝi estas la unua virina prezidanto de la Dana socialdemokratia partio. En la parlamenta baloto de 2007 ŝi malsukcesis kontraŭ Anders Fogh Rasmussen, sed en la parlamenta baloto de la 15-a de septembro 2011 sukcesis kontraŭ la koalicio de la ĝis-tiama ĉefministro Lars Løkke Rasmussen kaj do iĝis ĉefministrino de Danio.